KER estas bonega evento, kie oni povas ne nur testi sian lingvan nivelon sed ankaŭ konatiĝi kun boanj spertaj kaj ne tre spertaj esperanristoj tra la tuta Rusio, mi estis tie kaj mi konsilas al ĉiuj Esperantisoj provi! La 11a Moskva KER-sesio La 10a Tutmonda KER-ekzameno Artikolo por "Ponto" kaj "La Ondo de Esperanto" La 11a Moskva KER-sesio (la 10a Tutmonda KER-ekzameno) bonorde pasis la 26an de novembro en la Domo de Infana Kreado ĉe Taganka. La ekzamenon partoprenis 10 aliĝintoj (bedaŭrinde, unu homo ne povis veni el Sankt-Peterburgo pro la malsaniĝo). Inter gemoskvanoj kaj apudmoskvanoj estis du sanktpeterburganoj (Artjom Bojko kaj Denis Bronj) kaj unu dimitrovgradanino (Julia Dunajeva). Du personoj plenumis la taskojn de la nivelo B1(Svetlana Skaznjova kaj Julia Dunajeva), du de B2: (Vadim Fedulov kaj Leonid Polevoj), kvar de C1 (Viktor Lagutin, Tatjana Voyard, Timofej Kruĉinin, Denis Bronj) kaj du de C2 (Petro Fedosov kaj Artjom Bojko). La organiza helpanto estis la afabla direktorino de la ekzamenejo Natalja Andrejevna Lazareva, kiu senpage liveris al ni la klasĉambron por la tuta tago, bezonatajn helpilojn (de la plasma monitoro ĝis teotasoj) kaj multobligis necesajn dokumentojn. Estas ŝi, kiu venis por solene malpaki la koverton kun la ekzamenaj materialoj kaj faris tion precize je la 11a horo, en la momento, kiam la KER-ekzameno startis en la tuta mondo. Donace de la administraro la KER-partoprenantoj ricevis belajn notkajerojn. Al la ekzamenotoj estis prezentita Nikolao Gudskov, la akademiano de Esperanta Akademio, kiu salutas kaj asistas ĉiujn KER-sesiojn en Moskvo. Antaŭ la starto de la ekzameno oni spektis la salutfilmeton de Katalin Kovaĉ, la iniciantino kaj ĉeforganizantino de ĉiuj tutmondaj KER-sesioj. Irina Gonĉarova, la ĉefrespondeculino de la 11a Moskva KER-sesio, en sia startiga bondeziro substrekis la gravecon de la ekzamen-partopreno kiel agon, subtenan por la tuta monda Esperanto-movado. La proceduro de la ekzameno laŭorde kaj senstumble pasis laŭ la reglamento, en trankvila amika etoso. Ni certas, ke ĉiuj ekzamenitoj sukcese faris la taskojn - kaj deziras al ili ricevi la plej multajn poentojn! En la dispono de la ĉeestintoj estis riĉa teo-kafa tablo, kiun beligis la torto, alportita de la partoprenantino. Post la ekzameno la regalaĵojn aktive konsumis la nemalmultaj restintaj partoprenantoj, ĉefe tiuj, kies ekzameno daŭris 3,5 kaj 4 horojn. Ni multe ĝojis, babilis, teumis kaj mojosumis, fotante nin kun Esperanta flago. Kaj fine ni kune ordigis la ejon. La partoprenintoj de la ekzameno ŝajnis esti kontentaj pri siaj laboroj kaj pri la ekzamenoj ĝenerale. De kelkaj aŭdeblis, ke al ili ĉio multe plaĉis. Ja la KER-ekzameno estas bonega ŝanco ne nur kontroli siajn sciojn de la lingvo, sed ankaŭ konatiĝi kun samideanoj kaj kune ĝui la laboran kaj ripozan Esperantan etoson. Por samideanoj ja estas granda valoro almenaŭ iam esti kune, ĉu ne? Fine ni rimarku, ka la 11a Moskva KER-sesio estis organizita plene de la Moskva Esperanto-Asocio MASI kaj ke 7 el 10 partoprenintoj estas MASIanoj. Do, koran dankon al la senlaca Katalin Kovaĉ, al ĉiuj ekzamenitoj, helpantoj kaj subtenantoj! Vivu KER-ekzamenoj! Vivu la Moskvaj KER-sesioj! Irina Gonĉarova, la ĉefrespondeculo de la 11a Moskva KER-sesio

Теги других блогов: Esperanto KER-sesio Moskvo